Somera Esperanto-Programado: la unua Esperantuja kodummaratono

Pri SEP

La duan fojon en la historio de Esperantujo ni invitas vin al SEP, la unua Esperanta hackathon!


La dua SEP

Jam la duan fojon okazos somera kodummaratono nomita SEP. Ĉi-jare pro la koronvirusa situacio ĝi estos plene virtuala kaj tial senpaga okazaĵo! Ĝi daŭros unu semajnon kaj ankaŭ vi estas bonvenaj!

Mallonge pri la kodummaratono:


Temo

La temo estas la direkto de la kodummaratono, ni multe pripensis kaj decidis lasi ĝin esti Esperanto. Ni volas doni al vi liberecon kaj direkton samtempe, krei ion ajn, krei iel ajn, ni nur organizas tiel, ke la projekto iel rilatu al Esperanto/Esperantujo kaj tial havas la eblon helpi la komunumon aŭ allogi novulojn.

(Rimarko: ni jam havas kelkajn ideojn pri realigindaj projektoj por nia komunumo! Se vi volos kunlabori pri iu el ili, ni estus tre feliĉaj. Iom post iom ni aperigados pli konkretajn planojn kaj ideojn – se iu el tiuj proponoj interesos vin, volonte kontaktu nin jam anticipe kaj sinproponu por la teamo.)

Kiam

SEP okazos ekde la 18-a de julio (12:00 GMT) ĝis la 26-a de julio (12:00 GMT), samtempe (paralele) kun virtuala SES. Ambaŭ Esperanto-eventoj okazos virtuale, enrete ĉi-jare. Komence de SEP ni renkontiĝos oficiale, por cerbumi pri la planoj, teamiĝi kaj babili pri nia bela mondo. Fine de la projekto ni okazigos similan aferon, dum kiu ni prezentos la projektojn kaj kolektos retrokuplon, ankaŭ ideojn por la ontjara SEP.

Kial

Reguloj

Rekomendoj

Ni havas kelkajn rekomendojn por la kodummaratono, kiuj venas de niaj spertoj.

Komunikado

Por komuniki kun ni kaj la aliĝintoj, aliĝu al nia Telegrama grupo Somera Esperanto-Programado (SEP).


Kio estas hackathon (Esperante kodummaratono)?

“Hackathon”, kiun oni ankaŭ foje nomas kodumtago, kodumfesto aŭ kodfesto, estas fasona sprintecevento, dum kiu programistoj kaj aliaj fakuloj de program-kreado, inkluzive de grafikistoj, interfacfasonistoj, projektmanaĝeroj kaj aliaj, intense kunlaboras pri komputilaj projektoj.

La celo de kodummaratono estas krei funkciantan programaron aŭ aparataron fine de la evento. Kodummaratonoj kutimas havi specifan temon, kiu povas esti programlingvo, aplikaĵo, API. Foje limigoj entute ne estas. Fine de la evento oni prezentas sian projekton.

SEP (Somera Esperanto-Programado)

La ideo pri SEP venis de Georg, kiu proponis la ideon de kodummaratona okazaĵo dum SES. Ĝi okazis la unuan fojon en SES 2019 en Nitra (Slovakio), kaj okazos denove ĉi-jare de la 18-a ĝis 26-a de julio 2020 virtuale. Ĉar programistoj ne mankas en Esperantujo, ŝajnis strange al ni, ke ĝis nun ankoraŭ neniu okazis, kaj pro tio ni decidis organizi SEP-on. Dum 7 tagoj, ni programos, grafikumos kaj fasonos ĉiumatene.

Oni povas veni kaj krei propran projekton, teamiĝi kaj eĉ estos projektoj proponitaj de ni, kiuj estas elpensitaj tiel, ke ili helpu Esperantujon.

Subteni nin

Ni organizas plurajn eventojn por lingvemuloj kaj esperantistoj. Nia laboro povas daŭri danke al mono, kiu venas de la eventoj mem aŭ de via subteno. Se vi ŝatas nian agadon kaj volas helpi nin daŭre funkcii, vi povas subteni nian agadon per unu el la manieroj listigitaj ĉi tie.


Organizanto

E@I

Partneroj

UEA ESF
Aliĝi nun