Somera Esperanto-Programado: la unua Esperantuja kodummaratono

Projektoj (2019)

Laŭ la kutimo de hackathon (kodummaratono), unue oni elpensas projekton, kiu kongruas kun la temo de la aranĝo kaj pasigas reston de la tempo prilaborante ĝin. Fine de la evento oni havas funkciantan aŭ eĉ finan version kaj prezentas ĝin al aliaj.

La pasintjaraj projektoj estis:

Unue la tri projektoj, kiujn la ĵurio taksis plej bonaj:

1. LiberaLingvo (prototipo)

La projekto LiberaLingvo temas pri programi liberan klonon de Duolingo por lerni lingvojn. La ĉefa ideo estas ebligi ĉiujn lingvon (etajn, lokajn ktp. lingvojn) facile havi kurson (tio ne eblas en Duolingo, ĉar ili decidas kiun lingvokurso aldoni, kaj ĉar la kodo estas fermita, oni ne povas libere uzi kaj aldoni lingvokursojn).

Kunlaboris: Alejandro, Edoardo, Eda Nano, Paul, tuxayo / Victor Grousset

2. Eventa Servo

Diskonigu Esperantajn eventojn tutmonde!

Kunlaboris: Iveso, Alejandro

3. Terpomo

Komputila ludo ludebla en retumilo. Temas pri ludo, kiu estu uzata por varbi novulojn al Esperantaj aranĝoj pere de tio, ke ekzemple tiuj, kiuj havas la tri plej altajn rekordojn, ricevus rabaton aŭ eĉ plene senpagan partoprenon.

Faris: Kryštof Klestil

Kaj jen la aliaj projektoj:

learn.esperanto.com

Retpaĝo por lerni Esperanton. Dum SEP estis prilaboritaj du funkcioj, unua estis eligo al Anki kaj dua eligo al EPUB + PDF pere de Markdown.

Faris: Georg

Mallonge

Esperanta URL-mallongigilo.

Kunlaboris: Iveso, KuboF Hromoslav

Esperanta arbobanko

knll-markita datumbazo de Esperantaj tekstoj. Maŝina prilaboro de naturaj lingvoj evoluas ĉiujare: okazas konferencoj pri NLP, aperas novaj datumbazoj, novas sistemoj kaj modeloj estas inventitaj. Sed lingvo Esperanto ne estas uzata en tiuj esploroj, malgraŭ ekzisto de Tekstaro kaj sufiĉe granda Esperanta Vikipedio. Ĉi tiu projekto celas tion korekti per kreado de Esperanta arbobanko en CONLL formato, por ĝi povus esti uzata en estontaj esploroj de diversaj lingvoj laŭ la projekto “Universal Dependencies”. La projekto konsistas el arbobanko (sintakse kaj morfologia markita tekstaro) mem kaj el programaro por plifaciligi morfologian kaj sintaksan markadon de Esperanto, kaj efike redakti tiun markaĵon.

Faris: Artemo

Filmaro

Plurlingva filmdatumbazo.

Faris: Václav

Kunportu

Telegramroboto por organizi kunportaĵojn.

Kunlaboris: Salomé, Paul

wp-eventaservo

Eventserva aldonaĵo por WordPress

Faris: Paul

ludoj.org

Informoj pri popularaj ludoj en Esperantujo.

Faris: Paul

Freemydig

Traduki gvidfoliojn pri cifereca liberigo en Esperanto.

Faris: Eda Nano

Grafikaĵo por T-ĉemizo de IJF

Grafikaĵo por T-ĉemizo, kiu celas esti atentokapta kaj aspekti laŭmoda. La temo estas la Internacia Junulara Festivalo, aranĝo organizata de la itala Esperantista junularo.

La stilo estas inspirita de vaporwave kaj missignal-arto (glitch art), la etoso estas perturbema, malnovstileca, nostalgia. Ĝi enhavas tridimensian modelon de Zamenhof retgravuritan laŭ du tavoloj de lumeco, la emblemon de la aranĝo, simbolojn de itala kulturo, la nomon de la aranĝo kaj ĝian retadreso. Ĝi estas vektore regrandigebla kaj printebla serigrafie per du koloroj sur hela fono.

Faris: Edoardo Nannotti

Emblemo por Filmaro

Rektangula emblemo kaj kvadrata retpaĝsimbolo por la projekto Filmaro.

Faris: Edoardo Nannotti

Emblemo por Tabuo

Rektangula emblemo kaj kvadrata simbolo por la reta ludo Tabuo.

Faris: Edoardo Nannotti

Propono por reaspektigo de ekzercoj por learn.esperanto.com

Propono por kelkaj ŝanĝoj de la fasado de la ekzercoj en la reta kurso learn.esperanto.com. La celo estas havi pli allogan fasadon kaj plibonigi la uzantsperton.

La tekstaj kampoj estas restiligitaj kaj la butonoj rearanĝitaj laŭ loko kaj koloro kongrue kun ilia rolo kaj graveco, eventuale kun aldonita ag-emblemo.

En la bildo, maldekstre: la origina aspekto de la ekzerco, dekstre: la propono.

Faris: Edoardo Nannotti


Organizanto

E@I

Partneroj

UEA ESF
Aliĝi nun