Somera Esperanto-Programado: la unua Esperantuja kodummaratono

Aliĝi

Ĉu vi programas, grafikumas aŭ kodumas? Ĉu vi volas sperti mojosan semajnon kun aliaj spertuloj? Ĉu vi pretas krei, plibonigi aŭ realigi programon, retejon aŭ ludon kiu samtempe utilus aŭ rilatus al Esperantujo? Ne hezitu kaj aliĝu nun!

SEP okazos ekde la 18-a de julio (12:00 GMT) ĝis la 26-a de julio (12:00 GMT), samtempe (paralele) kun virtuala SES. Ambaŭ Esperanto-eventoj okazos virtuale, enrete ĉi-jare.

Por aliĝi, plenigu ĉi tiun aliĝilon.


Organizanto

E@I

Partneroj

UEA ESF
Aliĝi nun